ĉefa paĝo     aktualaĵoj     foto-kroniko     vv elsendoj     vv film'     nia klubo    
  

         

 
 
 
 
 
 
 
 

  
        
              
 
P1000043.JPG (77543 bytes) 080125 010.jpg (56979 bytes) 080125 023.jpg (54477 bytes) 
080125 030.jpg (46514 bytes) 080125 101.jpg (63321 bytes) 080125 102.jpg (43658 bytes) P1000032.JPG (66959 bytes)
080125 004.jpg (55978 bytes) 080125 011.jpg (47664 bytes) 080125 123.jpg (55437 bytes) 080125 002.jpg (57830 bytes) 

Kiam Esperanto iĝis 50 jara, dum la 29a UK en Varsovio en 1937, unu el la plej fidelaj amikoj de Ludoviko
Lazaro Zamenhof, Edmond Privat, diris: "Ne disputu pri malplena skatolo, sed kunlaboru por krei 
valoran enhavon". Tiuj vortoj plej trafe respegulas agadon de nia teamo. 

Ĝi estas fervora, sendube plena de ideoj, gastema kaj gaja.

   







  

Varsovia Vento ekblovis iam, en 1887, kun apero de la Unua Libro :) Nia klubo
eksentis la blovon en 1991 por serĉi rimedojn popularigi Esperanton precipe 
en la junulara medio.
Tial plej multe el inter la ventanoj estas junaj. 
   
Dank’ al la kluba laboro reaperis parolantaj en la lingvo internacia gejunuloj
komence en Varsovio, sekve sur ekzemplo de la flama agado ankaŭ en aliaj urboj
de Pollando. Varsovia Vento en 2004  helpis reaperon de
PEJ, ĉe ni naskiĝis 
kaj estis realigita ideo de la Internacia Junulara Kongreso en Pollando, kiu okazis
inter la 31.07 - 7.08.2005 en Zakopane. Tamen helpo
ĉe la reapero de PEJ kaj realigo 
de
la 61a IJK ne estis “fina venko” de la kluba agado. Varsovia Vento blovas pli kaj pli kaj ĝisnunaj atingoj traktas kiel spertodonaj “komoj” 
en ne ĝis fino eldirita frazo.  

  
En la akademia periodo
dum la renkontiĝoj marde kaj vendrede la klubanoj okupiĝas pri instruado de la lingvo prefere al studentaro - ekde oktobro ĝis majo daŭras ĉe ni kursoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj apud de la tipaj klubaj aferoj - legu: babilado, teumado kaj nenionfarado :) - ni zorgas pri progreso de kelkaj projektoj, el inter kiuj la plej ĉefa estas realigado de
Varsovia Vento Elsendoj - aperantaj du-foje dum monato internaciaj podkastaj programoj en la reto, kiuj oni povas kuraĝe kompari kun la laboro de la profesiaj radio-elsendejoj. 

PDVD_219.jpg (45280 bytes) PDVD_232.jpg (59067 bytes)
PDVD_236.jpg (41455 bytes) PDVD_238.jpg (36074 bytes) PDVD_223.jpg (48713 bytes)
PDVD_226.jpg (45463 bytes) PDVD_245.jpg (41051 bytes) PDVD_240.jpg (45985 bytes) 
  

Plej gravaj aranĝoj de nia klubo estas
Ago-Semajno - ĉiam en la novjara tempo, 
pli malpli inter la 26a de decembro ĝis la 2a de januaro, 
kaj Humura Esperantista Libera Aranĝo
hela :), kelkaj tagoj (ĝis semajno) ĉiam komence de majo sur Hel duoninsulo en Hel urbeto. 

Ĉiu, kiu ŝatas junularan etoson kaj interesiĝas pri popularigado de la lingvo 
precipe en la junulara medio, estas bonvena! La klubo ne limigas la aĝon 
de la membroj.


   
foto-kroniko pri nia kluna agado...
   
la retaj radio-programoj de Varsovia Vento Elsendoj...
   
la klubaj filmoj...

menuo  ĉefa paĝo