

AS
2007 Rememoro - parto 1
AS
2007 Rememoro - parto 2
AS
... simple venu :)
La
spr! en Katalunio
La
41a Boatado
HELA
'2007 Rememoro
AS
'2006 Parto 1 Impreso
AS
'2006 Parto 2 Pollando
AS
'2006 Parto 3 KLF
AS
'2006 Parto 4 Dolchamar
PSKK
'2006 Parto 1
PSKK
'2006 Parto 2
PSKK
'2006 Parto 3
HELA
'2006 Rememoro
HELA
'2006 Kaŝita Vizaĝo
|
... troveblas filmetoj pri la agado de nia klubo
kaj de niaj geamikoj.
Bonan Spektadon!
Ĉu ankaŭ vi deziras havi similan filmeton
pri via aranĝo?
Aĉetu do kameraon aŭ simple invitu nin partopreni :)
| |
AS
Parto 1 ... Ĝenerala impreso
Neforgesebla, amuza, senca. Mi ĝojas pro
ASo. Ege. Ankaŭ kiel partoprenanto.
Du semajnoj mi bezonis ripozi :) Kaŭzis manko de dormo. Du aŭ tri horoj dum diurno ne sufiĉas. Tamen ne valoris
dormi. Tiuj ĉi renkontiĝoj ne ofte okazas.
Se jam ne ĉiun ja oni povas partopreni. ...
menuo
ĉefa paĝo
|
|
AS
Parto 2 ... Pollando
... La etoso de ASo estis absolute
freneza. Grandparto revenis hejmen elĉerpita pro la agado semajna. Mi vidis la vizaĝojn la 2an :) Mi mem apenaŭ povis tiam
vidi. Sed en ordo. La plej malfacilan periodon en mia laborejo, tuj post la
reveno, iel mi travivis. Ne estis facile :) ...
menuo
ĉefa paĝo
|
|
AS
Parto 3 ... Kultura Lingva Festivalo
... Antaŭ vi kvar filmetoj, kiuj provas prezenti la semajnon. La unua, dua kaj kvara klopodas
iaforme respeguli la etoson. La tria koncernas nomon de la aranĝo.
Kial? Mem vidu. ...
menuo
ĉefa paĝo
|
|

Lokeren - Belgio
22 - 24.09.2006
|
|
PSKK '2006 de FLEJA
- Parto 1 ... Iom pri historio de PSKK
PSKK celas antaŭ ĉio renkontiĝon kaj en amika etoso ripozon
ne nur sed precipe en la junularo medio. Dume sekvas programo de prezentadoj, prelegoj, kursetoj, bicikla kaj
perpieda ekskursoj, babilado ĉe brulfajrejo... Krome eblas provi literaturon ĉe riĉa
libroservo, ekkoni novaĵojn de la movado kaj gustumi diversajn specojn de la belga biero :)
menuo
ĉefa paĝo
|
|
PSKK ' 2006 de FLEJA
- Parto 2 ... La etoso 1
Dum PSKK ne la ideoj kaj ambicio de la organizantoj sed la partoprenantoj gravas. Respegulas tion zorgo pri la unuopuloj kaj pri la grupo kaj
realigata tio estas ia. pere de bongusta manĝaĵo, kiun kuiras la organizantoj mem. Ŝajne dank’ al iamaniere modela interkompreniĝo kaj kunlaboro de la flandra kaj la nederlanda junularo la aranĝo de jaro al jaro progresas kaj fariĝas pli kaj pli
internacia.
menuo
ĉefa paĝo
|
|
PSKK de FLEJA
- Parto 3 ... La etoso 2
Ĉi-foje apud la loka (la belga kaj nederlanda) esperantistaro partoprenis PSKKon la germanoj, francoj, poloj kaj eĉ junulo el Aŭstralio. Ĝojis infanoj flue parolantaj en la lingvo internacia, intergeneracia etoso de junaj kaj malpli junaj familioj. La unusola manko, kiun mi rimarkis, estis nur la semajnfina daŭro, kiu al la gastoj de foraj landoj ne permesis ĝis fino satigi je esperantista etoso. Tion rimarkis ankaŭ la
organizantoj, kiuj jam anoncis, ke PSKK venontjare plilongiĝos al kvar
tagoj. Saĝa kaj plaĉa decido!
menuo
ĉefa paĝo
|
|

Hel - Pollando
28.04 - 3.05.2006
|
|
hela :) '2006 ... Rememoro
Ege ĝojas, ke pli kaj pli iam preskaŭ nur la kluba, fondita 7 jaroj antaŭe por simple ripozi hela :),
transformiĝas al la landa renkontiĝo de la Pola Esperanto-Junularo.
Pli kaj pli ankaŭ internacia – ĉi foje freneziĝis sendorme ankaŭ la rusoj, ĉeĥino kaj belgoj :) La pola junularo aperis ĝenerale el Varsovio, Poznanio, Kielce, Chełm (Ĥeŭm), Kołobrzeg (Koŭobĵego) kaj Glivice’o. Ni gastis ankaŭ geamikojn el Bjalistoko kaj
Lublino. Kaj kvankam la programo neniam dum hela :)
estas grava principo (ĉio ĉe la maro ja dependas de la vetero), la ekskursoj, kursoj, prezentadoj, prelegoj, kinejo, kuna nokta aerumado, krad-rostado ĉe la plaĝo, provado de la frititaj fiŝoj kaj la loka biero ankaŭ ĉi-foje kompreneble
okazis.
menuo
ĉefa paĝo
|
|
hela :) '2006 ... Kaŝita
vizaĝo de hela :)
La unuan fojon organizita estis tute freneza festivalo de la amatoraj filmoj realigitaj de tri teamoj surloke, por ke la 3an de majo je la 3a matene gajnu Hellenojn, la Orajn Leporojn, en kategorioj: humura, esperantista, libera kaj aranĝa :) Ekser la konkurso sur granda ekrano prezentitaj estis aliaj amatore realigitaj filmoj kaj multimediala kvizo pri ronkado - rejestrigitaj estis kaj prifotitaj dum dormo la plej laŭtaj ronkintoj el inter la partoprenantoj kaj oni devis diveni, kiu sono apartenas al kiu :) Malfacilas
diri, ĉu fakte iu ripozis dum tiu ĉi preskaŭ sendorma aranĝo :)))
La vivo dum hela :) daŭras senĉese. Certe neniu
plendas, kvankam la vetero dependas de la kaprica sorto. Venu mem sperti la etoson
:) hela!
menuo
ĉefa paĝo
|
|



|