ĉefa paĝo     aktualaĵoj     foto-kroniko     vv elsendoj     vv film'     nia klubo    
  

         

 
 
 
 
  
 

  
         
 
 



24.10
Semajnfino en Berlino :)
11.10
AS-preparon en Slovakio :)
19
.09
La koncerta Arkones
24.08
Tutpollanda E-Kongreso
        
Koncize pri la eventoj
30.04
E-o ĉe Varsovia Universitato
         Arkivejo
 



081023_02.jpg (68418 bytes)
 
081023_03.jpg (51486 bytes) 081023_04.jpg (56304 bytes) 

De du jaroj la najbaraj PEJ kaj GEJ trovas kunan vojon de kunlaboro. Pasintjare 
okazis  du renkontiĝoj - la unua en Germanio, la dua en Pollando. Nun la reprezentantoj 
de ambaŭ asocioj, inklude de Varsovia Vento, kiel la lokon laŭvican elektis Berlinon. 
Sur la fotoj: Rolf, LukiZ, Irek, Paŭlo, Aga kaj Julia. Sence estis kaj gaje :)

menuo  ĉefa paĝo

LM-de-Poludnica1.jpg (119386 bytes) 
La semajnfino el Liptovský Mikuláš bonvenis nin suna kaj varma. Fakte en alta montaro de la Slovakaj Tatroj videblis jam sufiĉe impona neĝo, sed en la valo, kie troviĝas urbo, ekde vendredo fariĝis kvazaŭ somere. Eĉ mi plendis, ke mi vestis min tro vintre, sed en fakto neniu povas antaŭvidi subitajn veterŝanĝojn ĉi-periode en la montara regiono. 
Ju pli tio neantaŭvideblas des pli la montaro altas.

AS-ejo_OK.jpg (49804 bytes) mapo_liptov.jpg (145072 bytes)
Liptovský Mikuláš troviĝas inter du montaroj. De la unua flanko tuŝas la nubojn rokaj pintoj de la altaj Tatroj, kies patro kun la konata urbo Zakopane troviĝas ankaŭ ĉe la pola flanko, de la dua varbas okulojn Malgrandaj Tartoj, malpli rokaj, pli amikaj por promeni, sed ankaŭ altaj. Ĝuste tie amase venadis turistoj kion ni povis nur observi tra fenestroj de la ejo, kie vendrede, sabate kaj dimanĉe sekvis laboroj pri preparado de AS. Bela ĉirkaŭaĵo. Certe ne por sidi en la ĉambroj dum kiam ekstere la vetero kvazaŭ petas promeni. Mi gajnis. Ĉar la emo fumi permesis al mi pli ofte ol la aliaj esti ekstere kaj kun ia revo en spitito ĝui almenaŭ rigardadon de la pintoj. - Prifajfi ĉion, iri tien, ĝui la naturon, aŭskulti la koncertojn de la torentoj... Kriis miajn pensojn. Ne eblis. Ĉiuj aliaj cerbumis, kombinis, serĉis ideojn. Mi ne povis lasi ilin. 

  
081010 043.jpg (41480 bytes) 081010 015.jpg (51892 bytes) 081010 037.jpg (46878 bytes)
ASejo troviĝas pli malpli 15 min. perpiede de la stacidomo, laŭ ponto trans granda rivereca torento. Kompekso de lernejo kun apuda sep etaĝa junulargastejo aspektis taŭge. Ĉio proksime, unu objekto apud la alia. Same kiel dum IJK en Zakopane. Ekde pordo ĝis la alia ne plena minuto tra la korto. 
La klasoĉambroj de la lernejo ankaŭ en ordo. Speciale du iom kaŝe ligitaj ne de la ĉefa koridoro, sed unu de la alia tamen apartaj, en kiuj tuj ni decidis organizi ludejon kaj trinkejon :) Duŝejoj ĉe gimnastika salono kaj pinpongtablo rememoris la sonon de la plasta pilko nokte en Malborko kaj Nowy Sącz. Rememoroj rememoroj... 
Denove venas tempo prifajfi dormon :)

   
081010 046.jpg (53136 bytes) 081010 056.jpg (41019 bytes) 081010 052.jpg (53500 bytes) 
Manĝejo en konstruaĵo de la junulargastejo, apud la enirejo, komence de la longa koridoro, kiu gvidas al dormoĉambroj. Plejmulto el ili estas dupersonaj. Inter ĉiuj du ĉambroj duŝejo! Bone! Komforte. Pli do ol en Malborko, kie ekzisto nur de kelkaj kaŭzis vicojn de tiuj, kiuj deziris esti bonodoraj ĉiutage :) 
Sur la dua etaĝo malgranda kuirejo komence de la koridoro. - Memzorgantejo! - Kriis laŭte feliĉa LukiZ ekvidinte fridujon, mikroondan kuirejon kaj varmigilon. Necesejoj iom malnovaspektaj, sed puraj. En la komplekso krome kinejo, preparita jam, komforta, salonoj por lerni dancadon kaj ekstere, ĉirkaŭ ĉio tio, malgranda parko. Plaĉa loko.

   
081010 086.jpg (64822 bytes) 081010 090.jpg (57480 bytes) 081010 092.jpg (47496 bytes)
Sabate ni vizitis KLF-ejon - belan, luksan, grandegan. Sekve niaj okuloj mezuris koncertejon, kie okazigos la grandaj koncertoj. Ĉirkaŭ la scenejo kaj centre loko por danci ŝnuro de tabloj kun komfortaj foteloj! Apude bufedo, ankaŭ kun loko por sidi kaj ĝui la novjaran tempon. Mi ne malkaŝas, kiu ĵetis sin al la bufedo rigardi, ĉu eble atendas nin tie biero. Ne elegante diri, ke LukiZ :)
Kune kun Petro, Katka, Maria kaj Mikaelo, la slovakaj SKEJ-aktivuloj, finfine ni perdis fortojn kuri laŭ ĉiuj ejoj. Bona kompanio! Plena da ideoj, fervora kaj gaja. Plezuro kune labori. Ankoraŭ vizito en la centro de turismo kaj venis tempo gustumi la lokan frititan fromaĵon. Vypraĵany Syr! Fiksu tion en la memoro! 


081010 122.jpg (57259 bytes) 081010 123.jpg (50972 bytes) 081010 121.jpg (59399 bytes)
La sabatan vesperon alvenis ankaŭ forta teamo de la liptova esperantistaro sub la gvido de Jan. Ankaŭ ili fervore eniris la organizan cerbumadon, la laboroj iris do glate, sence kaj plezure. Finfine, ĉar jam mi ekvidis finon de mia vivo pro malsato, ni venis al proksima, bela kiel tiuj en Zakopane, restoracio. Mi manĝis du pladojn! Vypraĵany Syr, kompreneble! Kun terpomoj kaj salatoj. La slovakoj ridis vidinte tion. 
   
Besenova-banejo.jpg (124923 bytes) 081010 111.jpg (57480 bytes)
Lacaj, tamen kontentaj pro vere efika kaj sukcesa kunlaboro ĉe la antaŭpreparoj, daŭre ni laboris en trajno ĝis la 2a nokte. Ne estis multaj homoj en la kupeo, eblis do. Dum laborpensoj pri AS per okuloj de la imago ni vidis jam la partoprenantojn en proksima naĝejo freneze falantajn en pronature varman akvon geoterman, kie eĉ dum frosto homoj naĝas senstreĉe. Jooooooj, dirus la hungaroj. Neniam mi provis ion tian vintre. Nu, ĉiam devas esti la unua fojo :) 
Poste la okuloj jam ĉesis funkcii. Pardonpeton, karaj aligintoj :) Ankoraŭ ne venis AS por la dormon prifajfi. Kaptitaj de la sono trajna ni ekdormis kaj tiel finiĝis la unua AS kunveno internacia. La dua okazos ĉi-semajnfine, tamen jam en Varsovio, kun teamo de PEJ-anoj el kelkaj polaj urboj. Kun LukiZ ĉion ni filmis, prifotis, registris, dum la renkontiĝo do ni prezentos la materialon, por ke ankaŭ ili ekvidu tion kion vidis ni, kaj komenciĝos dua paŝo de la antaŭpreparado. 

Kion plu diri? Simpe venu :)
Irek


     raporto kaj fotoj pri la kunveno de LEK
    
niaj fotoj kun priskribo 

menuo  ĉefa paĝo

200809_PG1 09.jpg (39246 bytes) 
Anna - La Perdita Generacio.

La plej interesaj aranĝoj esperantistaj ĉiam ligiĝas kun unu elektita temo. Arkones, 
la Artaj Konfrontoj en Esperanto, Poznano - Pollando, kiel la ĉefan temon elektis
trarigardon de la movadaj kulturaj atingoj kaj ebloj. Kadre de la programo oni prezentas 
ĉion eblan, kio ligiĝas kun vaste komprenata kulturo, ekde la literaturo, kiun ofte 
prezentas la aŭtoroj mem, tra la teatraj prezentadoj, prikulturaj diskutoj kaj konkursoj, 
ekspozicioj de la libro, gazetaro, pentraĵo kaj fotografio, ĝis koncertoj. Krome la semajnfina renkontiĝo fariĝas okazo por diskuti pri la movado kaj kunveni. Ĉiujare do 
dum Arkones renkontiĝas la Pola Esperanto-Junularo, diskutas pri la asociaj problemoj
PEA, ĉi-foje prezentis sin kaj la antaŭpreparojn ankaŭ LKK de la venontjara UK 
en Bjalistoko. 

En la densa programo malfacilas trovi liberan tempon, se oni deziras ĉion spekti 
kaj partopreni. Ĝis nun mi ne ekkonis iun, kiu dum Arkones ne trovus ion interesan
por si mem. Por junularo, kompreneble, la plej bona flanko de la aranĝo sendube
estas la eblo ekkoni persone la famajn muzikistojn kaj ĝui iliajn koncertojn. 
Ĉi-jare, apud tute nekonataj prezentis sin ankaŭ la famuloj: Alejandro Cosavella 
- La Porkoj, La Perdita Generacio, Ĵomart kaj Nataŝa, kaj Georgo Handzlik. Subtenis 
la muzikan etoson prezentadoj de Floréal Martorell, Vinilkosmo, kaj kromaj koncertoj 
de Zuza Kornicka, Lena Karpunina kaj Oksana Mirgorodzkaja. 

La 24a Arkones estis unu el la plej grandaj en historio de sia ekzisto. Partoprenis 
ĝin ĉirkaŭ 150 esperantistoj de pli ol 20 landoj, inter kiuj videblis sufiĉe granda rondo 
de la internacia junulara medio. Unusola manko de la aranĝo, por eksterlandanoj, estas 
nur la tempo-daŭro. Ĉar kvankam bonega etoso estas ekde komenco fakte ĉio sekvas 
rapide kaj preskaŭ tuj la aranĝo finiĝas. Eble la 25an Arkoneson, pro la jubileo, 
la organizantoj pripensos almenaŭ je du tagoj pli longan ol nur semajnfina :) 


     oficiala retejo de Arkones
     la 39a elsendo - la ĉeforganizanto, pri ĉi-jara aranĝo
     sonraporto en la 41a elsendo


menuo  ĉefa paĝo

 
   
5003384.JPG (139938 bytes)
 
 
En tempo de la lingvo internacia centjariĝo, kiun oni festis solene en 1987 jaro dum 
la UK en Varsovio, malmultaj havis antaŭsenton pri baldaŭa enriro de la Pola
E-Asocio en periodon de la plej profunda krizo en historio de la organizo. La unuaj 
maltrankvilaj signoj aperis preskaŭ tuj post la evento. Elbatalita en la 80a jaro de 
la laborista movado "Solidareco" komenco de la politikaj ŝanĝoj post jardeko puŝis
Pollandon al rekta jam vojo de la sistema transformiĝo en kapitalisman direkton. 
Liberaj balotoj al la pola parlamento kaj samtempa falo de la reganta komunisma 
partio sekvis kvar jaroj post la jubilea UK. Ĝis tiam, alkutimita dum longa tempo 
al malavara ŝtata subteno, PEA fartis bone kvazaŭ oficejo, kiu posedis financan 
potencon ne nur agi, sed ankaŭ laborigi homojn sur la postenoj de laboristoj. 

Falo de iama ordo kaŭzis malaperon de la ŝtata helpo al la kulturaj organizoj. 
Inter ili estis ankaŭ PEA. Neatendite sekiĝis la fonto de la subteno. Oni devis redoni 
la luksajn sidejojn, grave limigi la kostojn de la agado. La asocio komencis perdi 
orientiĝon. Ne perdis ĝin tamen kelkaj famuloj de tiama pola movado. Okaze de 
la ŝanĝoj malaperis ili kun dum multaj jaroj ellaborita kaj kolektita sur banko-konto 
mono, lasinte la asocion eĉ en stato de ŝultoj. Sekvis kaoso. La ĉefa estraro ĉesis 
funkcii, neniu nenion sciis, kelkaj iniciatoj reakiri senhonte rabitan monon pro 
la truoj en la PEA-statuto evidentiĝis vana. Krom agado de kelkaj PEA-filioj 
kaj plenaj de idealismo unuopuloj ĉio falis.

La unua, kiu kuraĝe prenis sur sin la taskon racie rekonstrui la asocion, estis 
s-ro Stanislavo Mandrak. Spite al malfaciligoj, ŝuldoj kaj kio plej ĝenis kritiko 
anstataŭ helpo, paŝo post paŝo li komencis revenigi la organizon al la vivo.Dum iom
pli ol ok jaroj de lia obstina laboro PEA denove ekfunkciis. Multaj tion rimarkis, malmultaj pro lia laboro dankis.
Stanislavon, kiu senĉese ne povis kandidatiĝi al posteno de PEA-prezidanto,
anstataŭigis pasintjare s-ino Halina Komar. Plena de energio, de novaj ideoj kaj
flamo, surbaze de ĝisnunaj atingoj, kiuj permesas normalan agadon, ŝi intencas puŝi 
la asocion en la 21-a jarcento. Dum la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Lodzo 
ĝuste oni parolis pri tio. Pri ŝanĝoj en la statuto, por ke ĝi fariĝu organizo 
de la publika bezono, kio permesos ĉiujare financigi la agadon pere de la imposta 
unu procento, pri federaciigo de PEA, por ke la aliaj sendependaj polaj asocioj, societoj kaj kluboj kolektiĝu ĉe unu valora esperantista agado. 
Dum lerte preparita de la Lodza Filio, precipe de ĝia prezidanto Robert Kamiński, 
la Tutpollanda E-Kongreso, kunvenis krome la Pola Esperanto-Junularo PEJ kaj
prezentis ĝisnunajn antaŭpreparojn kaj atingoj LKK al la bialistoka UK. Ĉe la okazo la lodzanoj efike informis amaskomunikilojn pri la evento, aperis multaj artikoloj 
en la gazetaro kaj radio-programoj, en la ĉefa komerc-centro de Lodzo dum duono
de tago staris la esperantista informejo apud kiu, sur grandega reklam-ekrano, 
fojfoje inter aliaj oni povis spekti ankaŭ varban informon pri Esperanto.

Dum la kongresooni parolis kaj laboris  pri multaj gravaj por la pola movado aferoj.
Ĝojas, ke la polaj esperantistoj pli kaj pli maturiĝas por kune agi kaj kvankam plu 
ne ĝis fino glate iris ĉiuj laboroj la progreso finfine rimarkeblas.
 
Irek 

     kelkaj fotoj pri la kongreso
     kelkaj fotoj pri la PEJ-kunveno dume
     sonraporto en la 39a elsendo


menuo  ĉefa paĝo

080804a001.jpg (78545 bytes)

4.08.2008 Varsovio. Gastoj en la Kluba Verdejo. 
Vesperumado, ĉe la tradicia verdeja salato, en la internacia
trilanda etoso kun Rudzia, Martyna, Aleksandra, Gucio kaj Ken
el Japanio, Joel el Usono, Irek kaj Taro.
vidu pli 

Krimeo_052.jpg (142841 bytes)

1 - 10.07.2008 Tarĥankut - Krimeo. Dum la Internaciaj Tago-Noktoj krom la barda koncertumado, kursetoj, prelegoj kaj la teatraj prezentadoj okazis dronigado de Ludoviko Zamenhof kaj VasilEroŝenko bustoj en subakva muzeo ĉe la bordoj de la Nigra Maro... 
vidu pli sonraporto en la 39a elsendo

0807Krim 001.jpg (82838 bytes)

29.06.2008 Kijevo - Ukrainio. Proksime de la ĉefa stacidomo Asia (survoje al Krimeo) kaj Oksana el Kijevo (nur surloke, bedaŭrinde, pro manko de libertempo en ĉi-somere). 
Salutoj de Oksana al ĉiuj geamikoj en la venonta elsendo, septembre.  
salutoj de Oksana en la 38a elsendo

0806 089.jpg (77107 bytes)  

3-5.06.2008 Varsovio. Estis mojose gastigi ĉe ni Rogener Pawinski el Brazilo, la voĉon de la roka bando Supernova. Rogener vizitis nian urbon, la monumenton kun tombo de Ludoviko, la straton Esperanto, brakumis ursetojn, filmis iom, telefonumadis, kaj ĉe la okazo respondis al kelkaj demandoj...
salutoj intervjuo en la 36a elsendo kromaj fotoj

200805JK_007.jpg (82391 bytes)

26-30.05.2008 Vilnuso - Litovio. Tutmonda Kongreso de E-Ĵurnalistoj kolektis ĉ. 200 ĵurnalistojn, eldonistojn kaj respondenculojn pri diversforma informado ene kaj ekster la movado. 
sonraporto en la 37a elsendo
fotoj de la kongreso

menuo  ĉefa paĝo



080624 038.jpg (117859 bytes) 

La 8an de aprilo, ĉe la fizika fakultato de Varsovia Universito, komenciĝis oficiale akceptita de la universitataj estroj kurso de Esperanto. Dum 12 lecionoj, programo de kiuj sekvis surbaze de filmo "Mazi en Gondolando", iom pli ol 10 persona grupo de gestudentoj lernis la lingvon, krome ekkonis la historiajn kaj movadajn eventojn. La kurson, kiun gvidis Irek, pli-impresigis ofta kontakto kun eksterlandaj esperantistoj, inter kiuj la lecionojn kontribuis: Dave kaj Brajan el Usono, Rogener el Brazilo, Atsuiku el Japanio, Aleks el Rusio, Saŝa kaj Viktor el Ukrainio, kaj Magnus el Svedio. Rezulte, post la fino de la kurso, unu el inter la studentoj esperantistiĝis - aŭskultu lian sinprezentadon el la 37a elsendo - du aliaj, paro, venis kun la ventanoj partopreni IJK en Hungario. La aliaj, kiuj bone opiniis pri la renkontiĝoj, promesis kontaktiĝi. Ni vidos :)

Fotoj: 30.04.2008
La komencaj lecionoj
           7.06.2008
Resuma seminarieto por la studentoj en la kluba verdejo
         24.06.2008
Fino de la kurso kun ekzameno
Krome
Sinprezentado de Marcin en la 37a elsendo

menuo  ĉefa paĝo